English Esperanto Dictionary

English - Esperanto

should in Esperanto:

1. devus


Kiam la du knabinoj diris al John, ke ili havas sentojn pri li, li ne sciis kun kiu knabino li devus kuniri.
Vi devus serĉi interrete, ĉu iu jam solvis tiun problemon, prefere ol reelpensi la radon.
El ekologia starpunkto Antarkto devus esti rezervata al esplorado ekskluzive de turisma kaj komerca ekspluatadoj.
Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco.
Li devus alveni.
Profesoroj devus klarigi ĉion detale, ne malabundi kaj ĉiam ordoni al la studentoj hejmeniri kaj legi siajn librojn.
Ĉiu frazo de Tatoeba devus esti komentata, kaj ĝia traduko diskutata, krom se ĝi estas tute evidenta.
Ni devus malaltigi la entreprenajn kostojn. Ĉu oni neniam diris al vi rigardi, kiom vi enspezas antaŭ ol ekelspezi?
Jes, mi scias, sed vi devus provi tiun; ĝi malsamas al tiu, kiun oni kutime trovas en la komerco. "Dankon, sed mi ankaŭ ne trinkas tian kafon."
Eĉ kiam vi estas ege okupata, mi pensas ke vi devus legi gazeton minimume.
Tiuj, kiuj vivas en vitraj domoj, ne devus ĵeti ŝtonojn.
La ortografio de ĉiuj vortoj substrekitaj en ruĝa devus esti kontrolita.
Konsiderante ĉion, mi pensas ke vi devus reiri hejmen kaj zorgi pri viaj gepatroj.
Manĝaĵoj kaj trinkaĵoj dum la geedziĝa festo estis tiom abunde servitaj ke la freŝaj geedzoj ekdemandis sin ĉu ili devus esti invitintaj pli da gastoj.
Malgranda firmao devus konstrui rulseĝon, kiu havas speciale komfortajn pneŭmatikojn kaj tial estas taŭga por malbona tereno.