English Esperanto Dictionary

English - Esperanto

from in Esperanto:

1. de de


Li devenas de Georgio.
Lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo, sabato, dimanĉo estas la sep tagoj de semajno.
Anglaj studoj pri junulara uzo de poŝtelefonoj montras vere maltrankviligajn okazojn, kiam persono de aĝo inter ses kaj dudek sendas mezkvante dudek naŭ mesaĝojn, ricevas dek kvin, kaj telefonas naŭ fojojn ĉiutage.
Fortika konstruaĵo eltenu fortojn de ventoj, tertremoj, marondegoj, eĉ de bomboj, kaj kompreneble la pezon de neĝo en landoj, kie foje neĝas. Krome ĝi ne estu detruata de acida pluvo.
Ni celebras la 28-an de novembro kiel Tatoeba-tagon, ĉar ĝi estas la tago kiam aldoniĝis la turka, Esperanto kaj la greka.
La kromtemoj de tiuj dokumentoj estas "la principoj de la francuja konstitucio" kaj "la ŝanĝiĝintaj rilatoj inter la ŝtataj povoj".
Karakteriza eco de la Antikva Reĝimo estas ke krom la kamparanoj preskaŭ ĉiu havis apartajn privilegiojn.
Prezidantoj de usonaj firmaoj gajnas kelkoble pli ol iliaj japanaj kolegoj.
Sur insulo de Sejno troviĝas granda preĝejo nomata Nia Sinjorino.
Surbaze de la teatraĵo oni faris ankaŭ bonegan kinofilmon.
El ekologia starpunkto Antarkto devus esti rezervata al esplorado ekskluzive de turisma kaj komerca ekspluatadoj.
Se vi ne volas sekvi la lecionojn de la studkunveno "Luktado kontraŭ korupto en la entrepreno", vi ankaŭ povas pagi 200 hrivnojn kaj ricevi la ateston sen io plu.
Ĉiuj laŭdis la vestojn de la imperiestro sen vidi ilin por ne ŝajni stulta, ĝis knabo diris: "Sed la reĝo estas nuda!"
Kiam sinjoro Mezumulo sendas mesaĝon en botelo, temas nur pri infana amuziĝo. Se Kristoforo Kolumbo sendas mesaĝon en botelo, temas pri la sorto de tuta lando.

Esperanto word "from"(de) occurs in sets:

100 most common words