English Esperanto Dictionary

English - Esperanto

whose in Esperanto:

1. kies


Kies vico estas?
Hodiaŭ mi aŭdis per la radio, ke estas la centjariĝo de la morto de fama aŭtoro, kies nomon mi jam forgesis.
Mi estis malkvieta, malatenta, revema; mi ploris, mi sopiris, mi deziris feliĉon, pri kiu mi ne havis ideon, kaj kies malhavon mi tamen sentis.
Skribu tristrofan poeziaĵon, kies ĉiu strofo enhavas po tri liniojn.
Ni povas ŝpari la elspezon de tradukado donante ĝin al dungito kies patrino parolas tiun lingvon. – Kaj mi supozas ke vi ŝparas la elspezon por kuracisto konsultante iun kies patrino estis kuracisto, ĉu?
Koncentru vian atenton pri tio kaj provu memori, en kies domo vi dormis la pasintan nokton.
Se ni aldonas al ili la literon „k”, ni ricevas vortojn demandajn aŭ rilatajn: kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu.
La bildo de tiu pluvumita strato kies kurbiĝo perdiĝas en la obskuro ne forlasas mian menson.
Se en iu natura lingvo ekzistas vorto, kies signifon oni ne povas esprimi per jam ekzistantaj vorteroj de Esperanto, oni povas importi la vorton de tiu lingvo en Esperanton.
Omar Ĥajam kaj Ŝekspiro estas inter la plej famaj poetoj de la mondo, kies ĉefaj verkoj estas bone tradukitaj en Esperanton.
Maŝintraduka sistemo uzanta interan lingvon, kies vortoj estas laŭeble plej unusencaj, havas la plej grandan ŝancon sukcesi.
Mia plej apuda najbaro estas virtuozo, kies kapabloj pri pianado havigis al li famon inter muzikfakuloj.
Moderno estas transiro, fuĝaĵo, parto, duono de arto, kies alia duono estas eterno kaj neŝanĝeblo.
Ajna homa ago, kiu kaŭzas difekton al iu alia, devigas tiun, per kies kulpo ĝi okazis, ripari ĝin.
Edzinoj, submetu vin al viaj edzoj kiel al la Sinjoro; ĉar la edzo estas la estro de la edzino kiel Kristo estas la estro de la Eklezio, kiu estas lia korpo, kaj kies Savinto li estas.