English Esperanto Dictionary

English - Esperanto

thus in Esperanto:

1. tiel tiel


Tiel estas.
Kion vi opinias? Kaj ĝis kiam li povos daŭrigi ĉi tiel?
Araneoj atendas, ke insektoj kaptiĝu sur retoj. Tiel ili akiras manĝaĵon.
Kiam tiu ĉi bela knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi revenis tiel malfrue de la fonto.
Poŝkalkuliloj kostas tiom, kiom paro da ŝtrumpoj, kaj tiel nemalhaveblas, kiel krajono kaj gumo por britaj lernejanoj.
En sia eseo "Esperanto: eŭropa aŭ azia lingvo" Claude Piron montris la similecon inter Esperanto kaj la ĉina lingvo, kaj tiel senvalidigis la ideon ke Esperanto estas pure eŭrocentra lingvo.
Sed pri ŝia fratino ni povas diri, ke ŝi fariĝis tiel malaminda, ke ŝia propra patrino ŝin forpelis de si; kaj la malfeliĉa knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, baldaŭ mortis en angulo de arbaro.
Bone, akceptite, nur memoru, ke vi mem volis tiel.
Kiam li vidis mian novan har-aranĝon, li alrigardis min per okuloj tiel grandaj kiel tiuj de bildfilma figuro.
Se ili tiel daŭrigos, tiam la lasta partiano balotos por alia partio.
Vi kune portu korbeton da pomoj al avo, diris panjo. "Vi tenu unu flankon, kaj vi la alian. Tiel vi do marŝu."
La lumigiloj estas instalitaj tiel, ke ilia intenseco estas regebla per ununura butono por akiri la deziratan lumecon.
Hundoj ne scipovas paroli, sed ofte estas tiel, ke hundidaj okuloj dirus: "Ne, mi ne havas hejmon".
Mi dezirus, ke mi pli maltrankviliĝu pri poentaro, sed ŝajne mi en iu momento en mia vivo decidis, ke ĝi ne plu estu tiel grava.
Nia monata enspezo devas kovri nutraĵon, luprezon, vestaĵon, transporton kaj tiel plu.