English Esperanto Dictionary

English - Esperanto

sometimes in Esperanto:

1. foje


Fortika konstruaĵo eltenu fortojn de ventoj, tertremoj, marondegoj, eĉ de bomboj, kaj kompreneble la pezon de neĝo en landoj, kie foje neĝas. Krome ĝi ne estu detruata de acida pluvo.
Foje ĉio fuŝiĝas.
Kiam oni ofte komunikas kaj rilatas kun homoj el aliaj landoj kaj kulturoj, estas tute nature ke oni lernas el tio, kvankam foje nur post pluraj miskomprenoj kaj mirado.
Kiam mi foje parolis angle kun Argilo el Kanado (programisto de lernu!) mi sentis min en malsupera pozicio.
Foje estas etaĵoj en la vivo, brilanta gruzero de nesuperita beleco en rivero ekzemple, kiuj donas al ni la forton daŭrigi.
Do, ludantoj ofte estas serioze vundataj kaj foje eĉ mortigataj en tiuj perfortaj ludoj.
Se vi ne liton, sed matracon sur la planko havas, vi devus foje aerumi ĝin de sube, por ke ĝi ne ŝimu.
Foje ĉe la laboro mi devas mezuri areojn per simplaj rimedoj kiel mezurrubando aŭ io simila.
Albert Einstein foje diris: "Esperanto estas la plej bona solvo de la ideo de internacia lingvo."
Kiam mi devis lerni la anglan en la lernejo, mi foje ekploris pro ĉiuj neregulaĵoj kaj strangaj reguloj.
Kvankam mi rompis provotubojn kaj ludis per kemiaĵoj, mi foje ankaŭ sukcesis respekti la instruistajn ordonojn ripetante eksperimentojn, kiujn la aliaj jam delonge realigis.
Blinduloj foje evoluas kompensan kapablon senti la proksimecon de objektoj ĉirkaŭ si.
La filo kun miro sciigis foje: " Paĉjo, ĉi tie el trueto io elskarabis!"
Eksterlande edukitaj japanaj infanoj foje alfrontas grandan malfacilaĵon adaptiĝi al japanaj lernejoj post reveno, eĉ se ili perfekte regas la japanan.
Trinki Fanta-n kaj diri al novuloj ke ili fermu la faŭkon, respondis Al-Sayib dum li trinketis iom de la antaŭe menciita Fanta. "Atendu foje, kun kiu mi parolas?"