English Esperanto Dictionary

English - Esperanto

social in Esperanto:

1. socia


En sia hejmlando, Francio, Tatoeba fariĝis socia kaj kultura fenomeno.
La homo estas socia besto.
Ĉu vi kredas, ke repo ankoraŭ estas esprimo de socia protesto?
Ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen ĉia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato.
La akceptebleco de socia gesto dependas de nenombreblaj kulturaj faktoroj.
Estas nekontestebla fakto, mi pensas, ke usonanoj, kiel usonanoj, estas la popolo plej konscia pri sia propra socia sinĝeno en la mondo, kaj la plej emaj kredi ke la ceteraj nacioj de la Tero aranĝis konspiron por subtaksi ilin.
Estas du libroj pri la socia situacio de enmigrintoj en Portugalio.
Ili loĝas en socia loĝejo.
Li havis malmulte da socia vivo.
Ĉiu havas rajton je socia kaj internacia organizo, en kiu la rajtoj kaj liberecoj difinitaj en ĉi tiu Deklaracio povas esti plene realigitaj.
Antaŭnomo estas socia markilo, kies elekto ne estas sen konsekvencoj.
La socia strukturo ŝanĝiĝis ĝis stato ne plu rekonebla.
Ĉiu, kiu laboras, rajtas ricevi justan kaj favoran kompenson, kiu certigu por li mem kaj por lia familio ekziston konforman al homa digno, kaj kiun suplementu, laŭnecese, aliaj rimedoj de socia protekto.
Socia ordo ne venas de la naturo. Ĝi baziĝas sur konvencioj.