English Esperanto Dictionary

English - Esperanto

mind in Esperanto:

1. menso


Oni povas aserti kun certeco, ke familio elmigronta al Aŭstralio aŭ alilanden, havas en sia menso bildon pri bela domo aŭ loĝejo eble kun ĝardeno.
Mia menso malpleniĝis.
Nia menso decidas, kio estas perdo kaj kio estas gajno. En la mondo ekster la menso ili ne ekzistas.
La plejmulto de ni ne scias, kio okazas en la menso de nia najbaro aŭ samstratano.
En multaj okazoj, la bildo kiu venas al menso, kiam vi aŭskultas muzikon, estas artaĵo de KD-koverto.
Sendepende de la muzikilo, kiun vi volas lerni ludi, la plej grava afero estas fari neniun eraron de la komenco, ĉar eraroj ĉiam pli facile enstampiĝas en via menso, ol ĉio, kion vi faras ĝuste.
Vi estas afabla, sed ĉu vi ne opinias, ke vi iomete pli fortostreĉu por kompreni la subtilaĵojn de la homa menso?
Sed mia menso diras al miaj fingroj kion ili faru.
Ŝerco dissekceblas kiel rano, sed ĝi mortas en la operacio, kaj la internaĵo senesperigas ĉiun ajn escepte de purscienca menso.
Bona ideo aperis en ŝia menso lastmomente.
Ne luktu kontraŭ via menso por rememori lian nomon! Poste vi memoros ĝin spontane!
Condillac, kun sensaciismo, revoluciigis la koncepton de menso, farante lingvon kaj geston antaŭ ideoj, frakasante la koncepton de Locke de lingvo kiel nura pasiva medio.
Tempo kaj spaco estas ununura korpo, menso kaj aĵoj subtenas reciproke.
David havas entuziasman interesiĝon pri estetiko — la kvalitoj, kiuj igas pentraĵon, skulptaĵon, muzikan komponaĵon aŭ poemon plaĉa al okulo, orelo, aŭ menso.
Libroj estas por la menso, kio nutraĵo estas por knabo.