1. herbo
Verdo memorigas pri herbo.
La odoro de tranĉita herbo elvokas imagojn de varmegaj someraj posttagmezoj.
Onidire en Anglujo la herbo verdas eĉ vintre.
Li kuŝis sur la herbo.
Vojon batitan herbo ne kovras.
Kun la alveno de la printempo la herbo ekvivis.
Bone kreskas la herbo, sed ĉevalo jam mortis.
La granda Tero bezonas, por esti gastama, la apogon de la eta herbo.
Herbo gustas amare.
Tiel agrablis sidi sur la herbo sub la printempa suno.
Malbona herbo froston ne timas.
Post forta ekpluvo la herbo tre bonodoras.
Dufoje en semajno la ĝardenisto venis por falĉi la herbon, pro kio mi neniam povis kuŝi en la longa herbo.
La herbo uzita en tiu pasta saŭco povus esti petroselo.
Kapo kun herbo, sen guto da cerbo.