English Esperanto Dictionary

English - Esperanto

especially in Esperanto:

1. precipe


Lia malsano estis precipe mensa.
Konvenciuloj furioziĝas pro diferencoj rilataj la konvenciojn, precipe ĉar ili konsideras tiujn diferencojn kiel kritikon al si mem.
Nia korpo bezonas kalcion por sia kreskado, precipe por la formiĝo kaj firmiĝo de la ostoj.
Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj ŝafoj.
Precipe dum la lastaj 20 jaroj, la laŭdira ligo inter progresemaj prizorgaj politikoj kaj ekonomia fiasko en la nordeŭropaj landoj ŝajnas montri la malfacilecon daŭrigi kaj plenan socialan subtenon kaj internacian konkurencokapablon.
Homoj manĝantaj per forko precipe loĝas en Eŭropo, Nord-Ameriko kaj Sud-Ameriko; homoj manĝantaj per manĝobastonetoj loĝas en Orient-Azio, kaj homoj manĝantaj per la fingroj loĝas en Afriko, Proksim-Oriento, Indonezio kaj Hindujo.
Eĉ nun, multaj jaroj post la malvarma milito, ankoraŭ estas multa amareco inter rusoj kaj germanoj precipe en areoj kiuj iam estis okupitaj de la Sovetunio.
Ili emis akcepti vojaĝajn suferojn – precipe tiam, kiam oni devis iri piede aŭ rajdante tra nesekuraj vojoj – nur por renkontiĝo kun novaj kaj malsamaj homoj.
Preskaŭ la duono de la viroj en Britio donacas al sia partnerino ĝenerale ĉokoladon, precipe okaze de ŝia naskiĝdatreveno.
En la antaŭreta epoko la amaskomunikiloj estis grandaparte unudirektaj kaj posedataj precipe de ŝtatoj aŭ grandegaj kompanioj.
Mi preferas aldoni ingrediencojn okulmezure, precipe ĉar mi ne ŝatas poste lavi mezurglasojn.
Korespondado pere de e-poŝto ja ŝanĝis sian formon, tamen ĝia esenco restas sama: proksimigi la homojn unu al la alia – precipe mense.
Li precipe interesiĝis pri la origino kaj evoluigo de la universo.
Unuavice mi volus esprimi mian dankon precipe al mia tezogvidanto, d-ro Juan Pisto pro ties pacienco, penado kaj dediĉo.
Che Guevara faris multon por transformi la socion... precipe la to-ĉemizojn fakte.