English Esperanto Dictionary

English - Esperanto

century in Esperanto:

1. jarcento jarcento


Jarcento daŭras cent jarojn.
Tempo ne havas dividaĵojn por marki sian pasadon, neniam estas fulmotondro nek trumpetado por anonci la ekon de nova monato aŭ jaro. Eĉ kiam ekas nova jarcento, estas nur ni, mortemuloj, kiuj aŭdigas sonorilojn kaj pafadojn.
Cent jarojn oni nomas jarcento.
Dum la duono de la 20a jarcento, Arno Deĵarden kreis ponton inter la orientaj kaj okcidentaj religianimoj.
Kaj hodiaŭ vespere mi pensas pri ĉio, kion ŝi vidis en Ameriko dum la tuta jarcento. La aflikto kaj la espero, la batalo kaj la progreso. La tempo, kiam oni diris al ni, ke ni ne povas, kaj la homoj, kiuj tenis la amerikan kredon: Jes, ni povas.
La masoĥismo estas nomita laŭ germana verkisto Leopold von Sacher-Masoch, kiu vivis en la 19-a jarcento kaj en siaj libroj priskribis la plezuron esti mistraktata de sia edzino.
Moviĝanta virino vestita per io simila al bikino estas bildigita sur sicilia mozaiko el la romia imperio el la kvina jarcento.
Eĉ ĉe la fino de la deknaŭa jarcento la maristoj de la brita ŝiparo ne rajtis uzi tranĉilojn kaj forkojn, ĉar tio konsideritis kiel signo de malforto.
En la sepa jarcento, la barata matematikisto Brahmagupta trovis la plej malgrandan pozitivan entjeran solvon de la ekvacio x²-92y²=1.
En la anglalingva mondo de la 19a jarcento oni ofte diris, ke masturbado kaŭzus malfortiĝojn de la memoro kaj de la koncentriĝ-kapablo.
Abu al-Husayn ibn al-Rawandi jam en la naŭa jarcento asertis, ke la racio estas la ekskluziva gvidilo al la vero, serĉado, en kiu rivelo neniel helpas.
Nia jarcento vidis notindan pliiĝon de la scioj.
Min honoras esti en la eterna urbo Kairo, kaj esti gastigata de du rimarkindaj institucioj. De pli ol mil jaroj Al-Azhar restis la signalfajro de Islama edukado kaj dum pli ol jarcento la kaira universitato estas la fonto de la progreso de Egiptujo.
En la epoko de Ŝekspiro, tio estas en la deksesa jarcento, teniso estis tre populara en la angluja kortego.
Malmultaj homoj hodiaŭ imagas, ke en Svedujo kaj Norvegujo, nun konsiderataj inter la plej prosperaj nacioj, oni ankoraŭ mortis pro malsato antaŭ jarcento.