Polish Esperanto Dictionary

język polski - Esperanto

tłumaczyć in Esperanto:

1. klarigi klarigi


Daŭrus tro longe klarigi al vi kial tio ne funkcios.
Ĉu iu, kiu ne scias la signifon de nigro vere povas klarigi, kio estas blanko?
Li petis ŝin klarigi, kiel ŝi uzis la monon.
Tiu ĉi vorto estas netradukebla, oni povas nur klarigi ĝin.
Estas aferoj en la mondo kiujn oni simple ne povas klarigi per vortoj.
Tro volante klarigi neklarigeblaĵojn oni fine pardonas nepardoneblaĵojn.
Pardonon, mi ne komprenis vian frazon, ĉu vi bonvolus pli klarigi?
Liaj gepatroj penis klarigi al li, kiom grava estas bona edukado.
Mi provis klarigi al li, ke ni ne respondecis pri lia eraro, sed li rifuzis aŭskulti.
Mi tiel stultas... Mi provas klarigi aferojn, kiujn mi mem ne komprenas.
Prognozi estas diri, kio okazos, kaj poste klarigi kial ĝi ne okazis.
La posedanto rakontis tutan historion por klarigi, kial ni malhavis hejtadon dum tri tagoj.
Profesoroj devus klarigi ĉion detale, ne malabundi kaj ĉiam ordoni al la studentoj hejmeniri kaj legi siajn librojn.
Neniu kapablis klarigi, kiel tiu aĵo estis farita.
Bonvolu klarigi detale.

Esperanto word "tłumaczyć"(klarigi) occurs in sets:

Różne czasowniki cz. 2- Diversaj verboj

2. traduki traduki


Malfacilas traduki fremdlingvan poemon.
Ĉu vi povas traduki de la angla al la japana?
Neniu volas traduki liajn frazojn, ĉar ili estas stultaj.
Ĉi tiun frazon neniu rajtas traduki.
Vi preferus traduki frazojn, ol babili kun mi.
Estas pli agrable, frazojn al tatoebao traduki ol fari siajn hejmtaskojn.
Ĉu iu povus traduki la supran komenton en lingvon kiun mi komprenas?
Kirlita kuko ne taŭgas por traduki, sed estas por manĝado!
Vi povas aldoni frazojn, kiujn vi mem ne povas traduki. Eble iu alia povos!
Por traduki ĉi tiun libron, ni bezonis kiom da tempo?
Leginte ĉi tiun frazon, vi estos en agrabla tranco kaj vi tre bonfartos. Post tio vi povas traduki la frazon en vian gepatran lingvon.
Traduki helpas al ni pli bone koni nian gepatran lingvon.
Esperanto estas ideala lingvo por traduki ĉiujn valorajn verkojn, ĉu beletrajn, ĉu sciencajn.
Mi vere ne povas traduki tion; ĝi estas tre malfacila teksto.
Tiun frazon oni povas traduki al la araba per multaj manieroj.

Esperanto word "tłumaczyć"(traduki) occurs in sets:

Esperanto - Lecjono 4