English Esperanto Dictionary

English - Esperanto

they in Esperanto:

1. ili


Mi malsatas! - diris la malgranda blanka kunikleto, do ili haltis kaj manĝis grandan hiacinton.
Kie ili loĝas?
Mi estis baldaŭ finiĝonta mian raporton, kiam mia ĉefo petis, ke mi denove klarigu al ili la detalojn de la projekto.
Araneoj atendas, ke insektoj kaptiĝu sur retoj. Tiel ili akiras manĝaĵon.
Poste ili renkontiĝis ĉiutagmeze sur la kajo, kune matenmanĝis, tagmanĝis, promenis kaj admiris la maron.
En la ĉambro troviĝas litoj ŝraŭbfiksitaj sur la planko. Sur ili sidas kaj kuŝas homoj vestitaj en bluaj pormalsanulaj vestaĵoj, kaj, same kiel en antaŭaj tempoj, kun kufoj. Tiuj estas frenezuloj.
Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco.
Mi malamas tiujn araneojn; ili ĉiam estas tie por frenezigi min, kiam mi purigadas.
Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj.
Kiam la du knabinoj diris al John, ke ili havas sentojn pri li, li ne sciis kun kiu knabino li devus kuniri.
Ili emis akcepti vojaĝajn suferojn – precipe tiam, kiam oni devis iri piede aŭ rajdante tra nesekuraj vojoj – nur por renkontiĝo kun novaj kaj malsamaj homoj.
Jam pasis longega tempo de tiuj malbonaj spertoj, sed ankoraŭ ŝi estas ĝenata de ili.
Por la preparado frostitaj framboj estas perfektaj ĉar ili dum kirlado ne kaĉiĝas.
Kuracistoj donas medikamentojn, pri kiuj ili scias malmulton, en homajn korpojn, pri kiuj ili scias eĉ pli malmulte, por kuraci malsanojn, pri kiuj ili scias tute nenion.

Esperanto word "they"(ili) occurs in sets:

100 most common words