English Esperanto Dictionary

English - Esperanto

she in Esperanto:

1. ŝi ŝi


Hodiaŭ ŝi baptatas.
“Mi perfekte komprenas la italan,” ŝi fanfaronis, dum ŝi elektis pladon el la menuo, sed kiam la manĝaĵo estis servita, ĝi tute ne estis tio, kion ŝi atendis.
Vidante ŝian kompletan mankon de dankemo post ĉio, kion mi pene faris por ŝi, mi ekpensis, ke mi prefere estus portinta akvon al la maro.
Ŝi preskaŭ ĉiutage trinkas senalkoholan bieron, ĉar biero estas ŝia preferata trinkaĵo, sed ŝi ne volas ĉiutage trinki alkoholon.
En unu tago mi perdis mian katon kaj mian postenon, kaj por pliigi mian misfortunon mia edzino anoncis, ke ŝi min forlasos.
Elspezinte tiom da mono por Kristnaskaj donacoj, ŝi troviĝis en malfacila situacio.
Semajnon antaŭ sia morto ŝi ŝanĝis sian testamenton kaj heredigis la tuton de siaj riĉaĵoj al sia hundo Pum.
Ŝi havas neniun amikon aŭ gepatron, por zorgi pri ŝi.
Sub la rigardoj de pli ol dudek paroj da okuloj ŝi eksentis varmegan flamon sur la vangoj.
Ci havas belajn okulojn, sciu! vire li diris. "Vi kisu min!" emocie ŝi respondis.
Meznombre ŝi legas po tri aŭ kvar libroj semajne.
Edziniĝinta al instruisto pri la angla, ŝi povas havi senpagajn lecionojn.
La loĝantaro fine tranĉis de arboj dikajn branĉojn, per kiuj ĝi faris portilon, sur kiun ili sidigis la princinon: tiele ŝi estis triumfe portata al sia palaco tra la aklamanta kaj krianta loĝantaro.
Fraŭlino Nicolas naĝis de Dover en Anglujo ĝis Francujo en 8 horoj kaj 58 minutoj. Tiam ŝi refaris la inversan distancon.
Sed post tio, kion ŝi faris post la unua glaso, kio okazos post la dua?