English Esperanto Dictionary

English - Esperanto

all in Esperanto:

1. ĉio


Jen ĉio, dankon.
Vidante ŝian kompletan mankon de dankemo post ĉio, kion mi pene faris por ŝi, mi ekpensis, ke mi prefere estus portinta akvon al la maro.
Sendepende de la muzikilo, kiun vi volas lerni ludi, la plej grava afero estas fari neniun eraron de la komenco, ĉar eraroj ĉiam pli facile enstampiĝas en via menso, ol ĉio, kion vi faras ĝuste.
La reĝido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol ĉio, kion oni povus doni dote al alia fraŭlino, forkondukis ŝin al la palaco de sia patro, la reĝo, kie li edziĝis je ŝi.
Aldonante la literon „ĉ”, ni ricevas vortojn komunajn: ĉia, ĉial, ĉiam, ĉie, ĉiel, ĉies, ĉio, ĉiom, ĉiu.
Kaptu la momentojn de feliĉo, amu kaj estu amata! Tio estas la sola realaĵo en la mondo, ĉio cetera estas frenezaĵo. Tio estas la ununura aĵo por ni interesa ĉi-tie.
Se estas iu ĉi tie, kiu ankoraŭ dubas, ĉu Usono estas loko, kie ĉio eblas, kiu ankoraŭ scivolas, ĉu la revo de niaj fondintoj pluvivas en nia tempo, kiu ankoraŭ pridubas la potencon de nia demokratio, ĉi-nokte estas respondo al li.
Kaj hodiaŭ vespere mi pensas pri ĉio, kion ŝi vidis en Ameriko dum la tuta jarcento. La aflikto kaj la espero, la batalo kaj la progreso. La tempo, kiam oni diris al ni, ke ni ne povas, kaj la homoj, kiuj tenis la amerikan kredon: Jes, ni povas.
Antaŭe, kiam ni ankoraŭ havis guldenojn, ĉio estis multe pli malmultekosta ol nun kun eŭro.
Tamen, kiel Usono, Japanio estas ĉefe mezklasa mezenspeza lando, kaj tial edzinoj ne dungas servistojn, sed zorgas pri ĉio mem.
Kiam en la urbo ĉio estas en ordo, la stratoj estas balaitaj, la arestitoj estas bone zorgataj, da drinkemuloj estas malmulte... kion do mi pli bezonas?
Estas granda afero trovi la plej bonajn metodojn por lerni legi. Pli certa rimedo ol ĉio ĉi, kaj kiun oni ĉiam forgesas, estas la deziro lerni. Donu al infano tiun deziron kaj ajna metodo taŭgos por ĝi.
Laŭ Homoj de la Vero la universo konsistas el nur unu substanco, kaj ĉio, kio nomiĝas generado kaj korupto, morto kaj vivo, konsistas nur el iu kombino aŭ malkombino de ĝi.
«Ho, ĉielo!» ekkriis la patrino, «kion mi vidas? Ŝia fratino en ĉio estas kulpa; mi pagos al ŝi por tio ĉi!»

Esperanto word "all"(ĉio) occurs in sets:

100 most common words